Terminologia komisiono
de
Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistoj (TAKE)

Novaĵoj en 2008

En tiu ĉi paĝo estas listigitaj novaĵoj el la rondoj de la konstrufaka terminologio kaj la esperanta terminologio. Redaktas Fabien van Mook.

Junio 2008: Konstru-Forumo 11
Jan Werner dissendas la dekunuan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) kontakto kun s-ro Vergara (UEA-komitatano) kiu organizas terminologian simpozion dum la 93a UK en Roterdamo, (b) teksto por informo pri KF en Informilo por interlingvistoj, (c) kiel nomi «Umgebinde-Haus»?, (ĉ) diskutoj pri «tretejo», «kvoto/koteo», «edifico», «kipado/loka knikado», «asfalto/bitumo», «trafluo/debito/spezo», «titolkampo/legendo», «spano/spanejo», «Umgebinde(haus)», «furniro/forniro», (d) postskribo.
Junio 2008: 9a eldono de «Terminaroj ekde 1980»
Ĵeromo Vaxe anoncis en terminologio@yahoogroups.com ke li pretigis la 9an eldonon de la listo «Terminaroj ekde 1980». Ĝia retpaĝo estas http://uea.org /dokumentoj/terminaroj_ekde_1980.html. Ĝi nun enhavas 170 noticojn klasigitajn laŭ 79 fakoj. La 8a eldono enhavis 160 noticojn klasigitajn laŭ 73 fakoj.
Aprilo 2008: Novaj fakaj materialoj ĉe STEB
Szilvási László anoncas ke 13 fakaj tekstoj estis aldonitaj al la Scienca kaj Teknika E-Biblioteko (STEB) ekde decembro 2007.
Marto 2008: Konstru-Forumo 10
Jan Werner dissendas la dekan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko, pri «tretejo», «kvoto/koteo», «edifico», pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo, pri «asfalto/bitumo», pri «trafluo/debito/spezo», pri «titolkampo» kaj «notlisto/legendo», pri «spano/spanejo»; (b) Eŭrokodo 2 pri betono; (c) letero al prof. Krause pri «latiso», «truso» kaj aliaj korektindaĵoj; (ĉ) kontaktoj kaj postskribo.
Januaro 2008: Konstru-Forumo 9
Jan Werner dissendas la naŭan cirkuleron de la Konstru-Forumo. Enhavo: (a) pri la Jarkolekto de TAKE de 2007 kaj 2008; (b) diskutoj pri diversaj terminoj el statiko, pri «tretejo», «lumspaco», «streni/deformi», «kvoto», «edifico», pri diversaj fenomenoj pri streĉado de ŝtala strukturo, pri «asfalto/bitumo» kaj pri «trafluo/debito/spezo»; (c) la terminaro pri betono kaj betonistaj laboroj (tradukoj, aktualigo kaj adapto al Eŭrokodo); (ĉ) la granda vortaro germana-esperanta de Krause; (d) kongreso de EEU kaj respektive fervojistoj; (e) listo de la retpoŝtadresoj de la ok kunlaborantoj en la Ko-Fo.

Lasta ŝanĝo je 2008-6-13 10:44 MET.

Daŭra retadreso de tiu ĉi paĝo: http://www.purl.org/net/take-tk/novajhoj-2008.html.

© Fabien van Mook (retpaĝo: fabien.galerio.org)